3
Se do vi estas levitaj kun Kristo, serĉu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio. Atentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn. Ĉar vi mortis, kaj via vivo kaŝiĝis kun Kristo en Dio. Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaŭ kun li aperos en gloro.
Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero: malĉastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto; pro kio venas la kolero de Dio sur la filojn de malobeo; en kiuj vi ankaŭ iam iradis, kiam vi vivis en ili. Sed nun formetu ankaŭ la jenajn: koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via buŝo; ne mensogu unu al alia, ĉar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj, 10 kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laŭ la bildo de Tiu, kiu lin kreis; 11 kie ne povas esti Greko kaj Judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, Skito, sklavo, liberulo, sed Kristo estas ĉio kaj en ĉio.
12 Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon; 13 reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraŭ iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaŭ faru; 14 kaj super ĉion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco. 15 Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaŭ vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj. 16 La vorto de Kristo loĝu en vi riĉe, en ĉia saĝeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio. 17 Kaj kion ajn vi faras per vorto aŭ ago, faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li.
18 Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj, kiel decas en la Sinjoro. 19 Edzoj, amu viajn edzinojn, kaj ne maldolĉiĝu kontraŭ ili. 20 Infanoj, obeu viajn gepatrojn en ĉio, ĉar tio plaĉas al la Sinjoro. 21 Patroj, ne kolerigu viajn infanojn, por ke ili ne senkuraĝiĝu. 22 Sklavoj, obeu en ĉio al la sinjoroj laŭ la karno, ne per okulservo, kiel homplaĉantoj, sed en simpleco de koro, timante la Sinjoron; 23 kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj, 24 sciante, ke de la Sinjoro vi ricevos la rekompencon de la heredaĵo; ĉar vi servas la Sinjoron Kristo. 25 Sed ĉiu maljuste faranta ricevos returne laŭ sia maljustaĵo, kaj ne ekzistas personfavorado.