7
Difinita estas ja por la homo la limtempo sur la tero,
Kaj liaj tagoj estas kiel la tagoj de dungito.
Kiel sklavo, kiu sopiras al ombro,
Kaj kiel dungito, kiu atendas sian pagon,
Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn,
Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi.
Kiam mi kuŝiĝas, mi diras: Kiam mi leviĝos?
Sed la vespero fariĝas longa, kaj mi satiĝas de maltrankvileco ĝis la tagiĝo.
Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero;
Mia haŭto krevis kaj putras.
Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto,
Kaj pasis, lasinte nenian esperon.
Memoru, ke mia vivo estas bloveto,
Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon;
Ne plu revidos min okulo de vidanto;
Vi volos ekrigardi min, sed mi jam ne ekzistos.
Nubo pasas kaj foriras;
Tiel ne plu revenas tiu, kiu iris en Ŝeolon;
10 Li ne plu revenas en sian domon;
Lia loko ne plu rekonos lin.
11 Tial mi ne detenos mian buŝon;
Mi parolos en la premiteco de mia spirito,
Mi plendos en la maldolĉeco de mia animo.
12 Ĉu mi estas maro aŭ mara monstro,
Ke Vi starigis gardon por mi?
13 Kiam mi pensas, ke mia lito min konsolos,
Ke mia kuŝejo plifaciligos mian suferadon,
14 Tiam Vi teruras min per sonĝoj,
Timigas min per vizioj;
15 Kaj mia animo deziras sufokiĝon,
Miaj ostoj la morton.
16 Tedis al mi; ne eterne mi vivu;
Forlasu min, ĉar miaj tagoj estas vantaĵo.
17 Kio estas homo, ke Vi faras lin granda,
Ke Vi zorgas pri li,
18 Ke Vi rememoras lin ĉiumatene,
Elprovas lin ĉiumomente?
19 Kial Vi ne deturnas Vin de mi,
Ne lasas min libera eĉ tiom, ke mi povu engluti mian salivon?
20 Se mi pekis, kion mi per tio faris al Vi, ho gardanto de la homoj?
Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj,
Ke mi fariĝis ŝarĝo por mi mem?
21 Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon, ne pardonas mian malbonagon?
Jen mi ja baldaŭ kuŝos en la tero;
Kaj kiam Vi morgaŭ serĉos min, mi ne ekzistos.