2
Kaj Jona ekpreĝis al la Eternulo, sia Dio, el la interno de la fiŝo. Kaj li diris:
Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo,
Kaj Li respondis al mi;
El la ventro de ŝeol mi kriis,
Kaj Vi aŭskultis mian voĉon.
Vi ĵetis min en la profundegon, en la internon de la maro,
Kaj fluego min ĉirkaŭis;
Ĉiuj Viaj ondegoj kaj ondoj iris super min.
Kaj mi pensis: Mi estas forpuŝita de antaŭ Viaj okuloj;
Tamen mi rigardos ankoraŭ Vian sanktan templon.
Ĉirkaŭis min akvo ĝis la animo;
Abismo min ĉirkaŭis;
Junko kovris mian kapon.
Mi falis malsupren ĝis la fundamento de la montoj;
La tero baris min por ĉiam per siaj rigliloj;
Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la pereo.
Kiam mia animo senfortiĝis en mi, mi rememoris la Eternulon;
Kaj mia preĝo alvenis al Vi en Vian sanktan templon.
Tiuj, kiuj servas al vantaĵoj,
Senigas sin je favorkoreco.
Sed mi kun danka voĉo alportos al Vi oferon;
Kion mi promesis, tion mi plenumos;
Savo estas ĉe la Eternulo.
10 Kaj la Eternulo ordonis al la fiŝo, kaj ĝi elvomis Jonan sur la sekteron.