150
Haleluja!
Gloru Dion en Lia sanktejo,
Gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto.
Gloru Lin por Liaj potencaj faroj,
Gloru Lin laŭ Lia granda majesto.
Gloru Lin per sonado de trumpeto,
Gloru Lin per psaltero kaj harpo.
Gloru Lin per tamburino kaj danco,
Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto.
Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj,
Gloru Lin per tintantaj cimbaloj.
Ĉio spiranta gloru la Eternulon.
Haleluja!