LA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL TITO
1
Paŭlo, servisto de Dio kaj apostolo de Jesuo Kristo, laŭ la fido de la elektitoj de Dio, kaj laŭ la scio de la vero, kiu estas laŭ pieco, kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaŭ la tempoj eternaj, sed ĝustatempe Li elmontris Sian vorton en la anonco, kiu estas al mi konfidita konforme al la ordono de Dio, nia Savanto; al Tito, mia vera filo laŭ komuna fido: Graco kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Savanto.
Pro tio mi lasis vin en Kreto, ke vi aranĝu la aferojn mankohavajn kaj starigu presbiterojn en ĉiu urbo, kiel mi ordonis al vi; se iu troviĝas neriproĉebla, edzo de unu edzino, kies infanoj estas kredantoj, kaj ne estas akuzitaj pri diboĉo, nek ribelemaj. Ĉar episkopo devas esti sen riproĉo, kiel administranto de Dio; ne obstina, ne kolerema, ne drinkema, ne malpacema, ne avidanta malhonoran gajnon; sed gastama, bonamanta, sobra, justa, sankta, sinreganta, tenanta la fidelan vorton, kiu estas laŭ la instruado, por ke li povu admoni pri la sana doktrino kaj ankaŭ refuti la kontraŭdirantojn.
10 Ĉar ekzistas multaj homoj ribelemaj, vantaj parolantoj kaj trompistoj, precipe tiuj el la cirkumcido, 11 kies buŝoj devas esti fermitaj; homoj, kiuj renversas tutajn domojn, instruantaj nekonvenaĵojn por malhonora gajno. 12 Unu el ili, profeto samnacia, diris: La Kretanoj ĉiam estas mensogantoj, malbonaj bestoj, mallaboremaj manĝeguloj. 13 Tiu atesto estas vera. Tial akre riproĉu ilin, por ke ili estu sanaj en la fido, 14 ne atentante Judajn fabelojn, kaj ordonojn de tiuj homoj, kiuj deturnas sin de la vero. 15 Ĉe la puraj, ĉio estas pura; sed ĉe la malpuraj kaj nekredantaj, nenio estas pura; sed ilia menso kaj ilia konscienco estas malpurigitaj. 16 Ili pretendas koni Dion; sed per siaj agoj ili malkonfesas Lin, estante abomenaj kaj malobeemaj kaj por ĉiu bona faro senvaloraj.