6
Kaj Dario bonvolis starigi super sia regno cent dudek satrapojn, por administri lian tutan regnon; kaj super ili tri ĉefajn estrojn, inter kiuj estis ankaŭ Daniel, por ke la satrapoj donadu al ili kalkulraportojn, kaj por ke la reĝo ne havu malprofiton. Sed Daniel superis la aliajn ĉefajn estrojn kaj satrapojn, ĉar li havis eksterordinaran saĝon; kaj la reĝo havis jam la intencon starigi lin super la tuta regno. Tiam la ĉefaj estroj kaj la satrapoj komencis serĉi pretekston, por akuzi Danielon koncerne la aferojn de la regno. Sed ili povis trovi nenian pretekston nek kulpon; ĉar li estis fidela, kaj nenia kulpo nek krimo estis trovebla en li. Tiam tiuj homoj diris: Ni ne povos trovi kulpon en tiu Daniel, se ni ne trovos ion kontraŭ li en la leĝoj de lia Dio. Kaj tiuj ĉefaj estroj kaj satrapoj venis al Dario, kaj diris al li tiel: Ho reĝo Dario, vivu eterne! Ĉiuj ĉefaj estroj de la regno, regionestroj, satrapoj, konsilistoj, kaj militestroj interkonsentis, ke oni devas elirigi reĝan dekreton kaj severe ordoni, ke ĉiun, kiu en la daŭro de tridek tagoj petos ion de ia dio aŭ homo anstataŭ de vi, ho reĝo, oni ĵetu en kavon de leonoj. Tial konfirmu, ho reĝo, ĉi tiun decidon, kaj subskribu la ordonon, por ke ĝi ne estu malobeata, kiel leĝo de Medujo kaj Persujo, kiun neniu povas senvalorigi. La reĝo Dario subskribis la dekreton. 10 Kiam Daniel eksciis, ke estas subskribita tia ordono, li iris en sian domon, kaj antaŭ la fenestroj de sia ĉambro, malfermitaj en la direkto al Jerusalem, li tri fojojn ĉiutage genuis kaj preĝis al sia Dio kaj gloradis Lin, kiel li faradis antaŭe. 11 Tiam tiuj homoj ĉirkaŭis Danielon, kaj trovis lin preĝanta kaj petanta favorkorecon antaŭ sia Dio. 12 Kaj ili iris, kaj diris al la reĝo koncerne la reĝan dekreton: Ĉu vi ne ordonis per dekreto, ke ĉiun homon, kiu en la daŭro de tridek tagoj petos ion de ia dio aŭ homo krom vi, ho reĝo, oni ĵetu en kavon de leonoj? La reĝo respondis kaj diris: Jes, tio efektive estas dekretita, kiel neforigebla leĝo de Medujo kaj Persujo. 13 Tiam ili respondis kaj diris al la reĝo: Jen Daniel, kiu estas el la transloĝigitaj filoj de Judujo, ne atentas vin, ho reĝo, nek la dekreton, subskribitan de vi, sed tri fojojn ĉiutage li preĝas siajn preĝojn. 14 Aŭdinte tion, la reĝo forte afliktiĝis en sia animo, kaj, dezirante savi Danielon, li multe klopodis ĝis la subiro de la suno, por liberigi lin. 15 Sed tiuj homoj ĉirkaŭis la reĝon, kaj diris al li: Sciu, ho reĝo, ke laŭ la leĝoj de Medujo kaj Persujo ĉiu malpermeso aŭ ordono, konfirmita de la reĝo, devas resti neŝanĝebla. 16 Tiam la reĝo ordonis, kaj oni alkondukis Danielon, kaj ĵetis lin en kavon de leonoj. Sed la reĝo diris al Daniel: Via Dio, al kiu vi senĉese servas, savu vin! 17 Kaj oni alportis ŝtonon kaj metis ĝin sur la aperturon de la kavo; kaj la reĝo sigelis ĝin per sia ringo kaj per la ringo de siaj altranguloj, por ke ne fariĝu ia ŝanĝo koncerne Danielon. 18 Poste la reĝo iris en sian palacon, pasigis la nokton en fastado, eĉ ne permesis alporti al li manĝaĵon; kaj ankaŭ dormi li ne povis. 19 Matene la reĝo leviĝis ĉe la tagiĝo kaj iris rapide al la kavo de la leonoj. 20 Kaj kiam li alvenis al la kavo, li vokis per malĝoja voĉo Danielon; kaj ekparolinte, la reĝo diris al Daniel: Ho Daniel, servanto de la vivanta Dio! ĉu via Dio, al kiu vi senĉese servas, povis savi vin de la leonoj? 21 Tiam Daniel respondis al la reĝo: Ho reĝo, vivu eterne! 22 Mia Dio sendis Sian anĝelon, kaj baris la buŝon de la leonoj, kaj ili faris al mi nenian difekton; ĉar mi estis trovita pura antaŭ Li; kaj ankaŭ antaŭ vi, ho reĝo, mi ne faris krimon. 23 Tiam la reĝo tre ekĝojis pri li kaj ordonis levi Danielon el la kavo. Kaj oni eligis Danielon el la kavo, kaj nenia difekto montriĝis sur li; ĉar li kredis al sia Dio. 24 Kaj la reĝo ordonis alkonduki tiujn virojn, kiuj per sia akuzo volis pereigi Danielon, kaj ĵeti en la kavon de la leonoj ilin mem, kaj ankaŭ iliajn infanojn kaj iliajn edzinojn; kaj ankoraŭ antaŭ ol ili atingis la fundon de la kavo, la leonoj kaptis ilin kaj frakasis ĉiujn iliajn ostojn.
25 Post tio la reĝo Dario skribis al ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj de la tuta tero: Kresku via bonfarto! 26 Mi donas ordonon, ke en ĉiu regiono de mia regno oni timu kaj respektu Dion de Daniel; ĉar Li estas Dio vivanta kaj eterne restanta, Lia regno estas nedetruebla, kaj Lia regado estas senfina. 27 Li liberigas kaj savas, Li faras miraklojn kaj pruvosignojn en la ĉielo kaj sur la tero; Li savis Danielon kontraŭ leonoj. 28 Kaj Daniel havis sukceson dum la reĝado de Dario, kaj dum la reĝado de Ciro, la Perso.