10
Venenaj muŝoj putrigas kaj haladzigas la oleon de parfumisto; pli ŝatata ol saĝo kaj honoro ofte estas malgranda malsaĝaĵo. La koro de saĝulo estas ĉe lia dekstra flanko, kaj la koro de malsaĝulo ĉe lia maldekstra. Kaj eĉ en la vojo, laŭ kiu iras malsaĝulo, mankas al li saĝo, kaj al ĉiu li diras, ke li estas malsaĝulo. Se atakos vin kolero de reganto, ne forlasu vian lokon, ĉar mildeco pardonigas eĉ grandajn krimojn. Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno; ĝi estas kvazaŭ eraro, venanta de la reganto: senscieco estas metata tre alte, kaj la riĉuloj sidas malalte. Mi vidis sklavojn sur ĉevaloj, kaj princojn, irantajn piede, kiel sklavoj. Kiu fosas kavon, tiu falos en ĝin; kaj kiu detruas muron, tiun mordos serpento. Kiu transmovas ŝtonojn, tiu faras al si difekton per streĉo; kaj kiu hakas lignon, tiu sin vundas per ĝi. 10 Se malakriĝis la hakilo, kaj oni ne akrigas la tranĉan flankon, oni devas streĉi la fortojn; kaj la ĉefaĵo estas prepari ĉion saĝe. 11 Se mordis la serpento sen kuracparolo, tiam jam ne utilas kuracparolanto. 12 Vortoj el buŝo de saĝulo estas agrablaj, sed la buŝo de malsaĝulo lin mem pereigas. 13 La komenco de la parolo de lia buŝo estas malsaĝaĵo, kaj la fino de lia parolo estas abomeninda sensencaĵo. 14 Malsaĝulo multe parolas, kvankam homo ne scias, kio estos; kaj kio estos post li? kiu ĉi tion diros al li? 15 Penado de malsaĝuloj lacigas ĉiun, kiu ne scias eĉ la vojon al la urbo. 16 Ve al vi, ho lando, se via reĝo estas infano kaj viaj princoj manĝas frue! 17 Feliĉa vi estas, ho lando, se via reĝo estas de nobla deveno kaj viaj princoj manĝas en ĝusta tempo, por fortiĝi, ne por festeni! 18 De mallaboremeco falos la plafono; kaj, se oni mallevas la manojn, tramalsekiĝas la domo. 19 Por plezuro oni aranĝas festenojn, kaj vino gajigas la vivon, kaj mono respondas por ĉio. 20 Eĉ en viaj pensoj ne malbenu la reĝon, kaj en via dormoĉambro ne malbenu riĉulon; ĉar birdo ĉiela transportos vian voĉon, kaj flugila estaĵo eldiros vian parolon.