2
Mi diris en mia koro: Lasu, mi elprovos vin per ĝojo, kaj vi ĝuu bonon; sed jen ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo. Pri la rido mi diris: Ĝi estas sensencaĵo! kaj pri la ĝojo: Kion ĝi havigas? Mi serĉis en mia koro, kiel plezurigi mian korpon per vino, kaj, dum mia koro min gvidas per saĝeco, sekvi ankaŭ malsaĝecon, ĝis mi ekvidos, kio estas bona por la homidoj, kion ili povus fari sub la ĉielo en la kalkulitaj tagoj de sia vivo. Mi entreprenis grandajn farojn: mi konstruis al mi domojn, mi plantis al mi vinberejojn; mi aranĝis al mi ĝardenojn kaj arbaretojn, kaj plantis en ili ĉiafruktajn arbojn; mi aranĝis al mi akvujojn, por akvumi el ili arbaretojn, kiuj kreskigas arbojn; mi akiris al mi sklavojn kaj sklavinojn, kaj domanojn mi havis; ankaŭ da bruto granda kaj malgranda mi havis pli multe, ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ mi en Jerusalem; mi kolektis al mi ankaŭ arĝenton kaj oron, kaj juvelojn de reĝoj kaj landoj; mi havigis al mi kantistojn kaj kantistinojn, kaj plezurojn de homidoj, kaj multajn amantinojn. Kaj mi pligrandigis kaj plimultigis ĉion pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ mi en Jerusalem, kaj mia saĝeco restis kun mi. 10 Kaj ĉion, kion postulis miaj okuloj, mi ne rifuzis al ili; mi fortenis mian koron de nenia ĝojo, ĉar mia koro ĝojis pri ĉiuj miaj laboroj; kaj ĉi tio estis mia rekompenco por ĉiuj miaj laboroj. 11 Kaj mi ekrigardis ĉiujn farojn, kiujn faris miaj manoj, kaj ĉiujn laborojn, kiujn mi plenumis, por fari ilin: kaj jen, ĉio estas vantaĵo kaj ventaĵo, kaj nenia profito estas de ili sub la suno.
12 Kaj mi turnis min, por rigardi saĝecon kaj malsaĝecon kaj sensencecon; ĉar kion povas fari homo, venonta post reĝo, en komparo kun tio, kion tiu jam antaŭ longe faris? 13 Kaj mi vidis, ke havas superecon la saĝeco antaŭ la malsaĝeco, kiel havas superecon lumo antaŭ mallumo. 14 La saĝulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsaĝulo iras en mallumo; sed mi ankaŭ eksciis, ke unu sorto atingas ilin ĉiujn. 15 Kaj mi diris en mia koro: Ankaŭ min atingos tia sama sorto, kiel la malsaĝulon; por kio do mi estis pli saĝa? Kaj mi diris en mia koro, ke ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo. 16 Ĉar pri la saĝulo ne restos memoro eterne tiel same, kiel pri la malsaĝulo; en la tempoj estontaj ĉio estos forgesita. Kaj ho ve, mortas saĝulo egale kiel malsaĝulo! 17 Kaj mi ekmalamis la vivon; ĉar abomenindaj estas por mi la faroj, kiuj fariĝas sub la suno, ĉar ĉio estas vantaĵo kaj ventaĵo.
18 Kaj mi ekmalamis ĉiun laboron, kiun mi laboris sub la suno; ĉar mi devos lasi ĝin al homo, kiu estos post mi. 19 Kaj kiu scias, ĉu estos saĝa aŭ malsaĝa tiu, kiu ekposedos mian tutan laboron, pri kiu mi penis kaj streĉis mian saĝon sub la suno? Ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo. 20 Kaj mi decidis, ke mia koro atendu nenion de la tuta laboro, kiun mi laboris sub la suno. 21 Ĉar ofte oni vidas homon, kiu laboras en saĝo, scienco, kaj talento, kaj li devas fordoni sian akiron al homo, kiu ne laboris por ĝi; ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo kaj granda malbono. 22 Kaj kio restas al la homo de lia tuta laborado kaj de la zorgoj de lia koro, kion li laboras sub la suno? 23 Ĉar ĉiuj liaj tagoj estas suferoj, kaj liaj okupoj estas maltrankvileco; eĉ en la nokto ne trankviliĝas lia koro; ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.
24 Ne ekzistas alia bono por la homo, krom manĝi kaj trinki kaj igi sian animon ĝui plezuron de lia laborado; ankaŭ pri ĉi tio mi vidis, ke ĝi estas de la mano de Dio. 25 Ĉar kiu povas manĝi, kaj kiu povas ĝui, sen Li? 26 Ĉar al homo, kiu agas bone antaŭ Li, Li donas saĝon kaj scion kaj ĝojon, kaj al la pekulo Li donas la zorgemecon amasigi kaj kolekti, por poste transdoni al tiu, kiu agas bone antaŭ Dio; kaj ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.