4
Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, kun ĉia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo, penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko; unu Sinjoro, unu fido, unu bapto, unu Dio kaj Patro de ĉiuj, kiu estas super ĉiuj, kaj tra ĉiuj, kaj en ĉiuj. Sed al ĉiu el ni la graco estas donita, laŭ la mezuro de la dono de Kristo. Tial li diras:
Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn,
Kaj donis donacojn al homoj.
(Ĉi tio do: Li supreniris — kio ĝi estas krom tio, ke li ankaŭ antaŭe malsupreniris ĝis la profundaĵoj de la tero? 10 La malsuprenirinto — tiu sama estis la suprenirinto alte super ĉiuj ĉieloj, por plenigi ĉion.) 11 Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn, paŝtistoj kaj instruistoj; 12 por perfektigo de la sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo, 13 ĝis ni ĉiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, ĝis la homo perfekta, ĝis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo; 14 por ke ni jam ne estu infanoj, onde ĵetataj kaj ĉirkaŭpelataj de ĉiu vento de doktrino, per ĵonglado de homoj, per ruzo laŭ artifiko de trompo; 15 sed parolante la veron en amo, ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo, 16 el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra ĉiu artiko de la livera sistemo, per energio, laŭ la mezuro de ĉiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo.
17 La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankaŭ la nacianoj en la vanteco de siaj mensoj, 18 mallumigitaj en intelekto, fremdigitaj for de la vivo de Dio, pro la nescio, kiu estas en ili, pro la malmoleco de ilia koro; 19 kiuj, sensentiĝinte, fordonis sin al malĉasteco por la praktikado de ĉia malpureco kun avideco. 20 Sed vi ne tiel lernis Kriston; 21 se almenaŭ vi lin aŭdis, kaj en li estis instruitaj, kiel en Jesuo estas vero; 22 por ke vi formetu, rilate al antaŭa konduto, la malnovan homon, pereeman laŭ trompaj deziroj, 23 kaj renoviĝu rilate al la spirito de via menso, 24 kaj surmetu la novan homon, kreitan laŭ Dio en justeco kaj vera sankteco.
25 Pro tio, formetante malveron, ĉiu parolu veron kun sia proksimulo, ĉar ni estas membroj unu de alia. 26 Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero; 27 ankaŭ ne donu lokon al la diablo. 28 Ŝtelinto ne plu ŝtelu, sed prefere li laboru, farante bonon per siaj manoj, por ke li havu ion por doni al bezonanto. 29 El via buŝo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke ĝi donu gracon al la aŭdantoj. 30 Kaj ne ĉagrenu la Sanktan Spiriton de Dio, en kiu vi estis sigelitaj al la tago de elaĉeto. 31 Ĉia akreco kaj indigno kaj kolero kaj voĉbruado kaj kalumnio estu formetitaj el inter vi, kune kun ĉia malico; 32 kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaŭ Dio en Kristo pardonis al vi.