28
Kaj vi alproksimigu al vi vian fraton Aaron kaj liajn filojn kun li el inter la Izraelidoj, por ke li estu Mia pastro: Aaron, kaj Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar, la filoj de Aaron. Kaj faru sanktajn vestojn por via frato Aaron, por honoro kaj ornamo. Kaj diru al ĉiuj, kiuj havas saĝan koron kaj kiujn Mi plenigis per spirito de saĝo, ke ili faru por Aaron vestojn, por sanktigi lin, ke li estu Mia pastro. Kaj jen estas la vestoj, kiujn ili devas fari: surbrustaĵo, efodo, tuniko, ĥitono teksita, cidaro, kaj zono. Kaj ili faru sanktajn vestojn por via frato Aaron kaj por liaj filoj, ke li estu Mia pastro. Kaj ili prenu oron, kaj bluan, purpuran, kaj ruĝan teksaĵon, kaj bisinon.
Kaj ili faru la efodon el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino, en artista maniero. Du surŝultraĵojn kunigantajn ĝi havu sur siaj du finoj, por ke ĝi estu ligita. Kaj la ĉirkaŭliganta zono sur ĝi estu la sama laboraĵo, kiel ĝia kontinuaĵo, el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino. Kaj prenu du oniksajn ŝtonojn, kaj gravuru sur ili la nomojn de la filoj de Izrael: 10 ses el iliaj nomoj sur unu ŝtono kaj la ses ceterajn nomojn sur la dua ŝtono, laŭ la ordo de ilia naskiĝo. 11 Per laboro de gravuristoj, kiel sigelila gravurado, gravurigu sur la du ŝtonoj la nomojn de la filoj de Izrael; faru ilin ĉirkaŭataj per kadretoj el oro. 12 Kaj metu la du ŝtonojn sur la surŝultraĵojn de la efodo, kiel ŝtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kaj Aaron portu iliajn nomojn antaŭ la Eternulo sur siaj du surŝultraĵoj por memoro.
13 Kaj faru kadretojn el oro; 14 kaj du ĉenetojn el pura oro; faru ilin kuniĝantaj per siaj finoj, plektitaj; kaj alfortikigu la plektitajn ĉenetojn al la kadretoj. 15 Kaj faru juĝan surbrustaĵon per artista laboro; simile al la laboro de la efodo faru ĝin; el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino faru ĝin. 16 Kvarangula ĝi estu kaj duobla; manstreĉo estu ĝia longo, kaj manstreĉo ĝia larĝo. 17 Kaj enmetu en ĝin enmetaĵon el ŝtonoj en kvar vicoj. La ŝtonoj de vico: rubeno, topazo, kaj smeraldo estu la unua vico; 18 kaj la dua vico: hiacinto, safiro, kaj jaspiso; 19 kaj la tria vico: ligurio, agato, kaj ametisto; 20 kaj la kvara vico: krizolito, kaj onikso, kaj berilo. En oraj kadretoj ili estu laŭ siaj vicoj. 21 Kaj la ŝtonoj estu laŭ la nomoj de la filoj de Izrael; dek du, laŭ iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, ĉiu kun sia nomo, por la dek du triboj. 22 Kaj faru al la surbrustaĵo plektitajn ĉenetojn, kuniĝantajn per siaj finoj, el pura oro. 23 Kaj faru por la surbrustaĵo du orajn ringojn, kaj alfortikigu la du ringojn al la du finoj de la surbrustaĵo. 24 Kaj metu la du orajn plektitajn ĉenetojn en la du ringojn ĉe la finoj de la surbrustaĵo. 25 Kaj la du finojn de la du plektitaj ĉenetoj enfortikigu en la du kadretojn, kaj alfortikigu ilin al la surŝultraĵoj de la efodo sur la antaŭa flanko. 26 Kaj faru du orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin al la du aliaj finoj de la surbrustaĵo, sur interna ĝia rando, direktita al la efodo. 27 Kaj faru du orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin al la du surŝultraĵoj de la efodo malsupre, sur la antaŭa flanko, ĉe ĝia kuniĝo, super la zono de la efodo. 28 Kaj oni alligu la surbrustaĵon per ĝiaj ringoj al la ringoj de la efodo per laĉo el blua ŝtofo, por ke ĝi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustaĵo ne forŝoviĝu de sur la efodo. 29 Kaj Aaron portu la nomojn de la filoj de Izrael sur la juĝa surbrustaĵo sur sia koro, kiam li eniros en la sanktejon, por ĉiama memoro antaŭ la Eternulo. 30 Kaj metu sur la juĝan surbrustaĵon la signojn de lumo kaj la signojn de justo, por ke ili estu sur la koro de Aaron, kiam li eniros antaŭ la Eternulon; kaj Aaron ĉiam portu la juĝon de la filoj de Izrael sur sia koro antaŭ la Eternulo.
31 Kaj faru la tunikon de la efodo tutan el blua teksaĵo. 32 La aperturo por la kapo estu en ĝia mezo; ĉirkaŭ la aperturo estu teksita bordero, kiel ĉe aperturo de ŝildo, por ke ĝi ne disŝiriĝu. 33 Sur ĝia malsupra rando faru granatojn el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, ĉirkaŭe sur ĝia malsupra rando, kaj inter ili ĉirkaŭe orajn tintilojn. 34 Ora tintilo kaj granato, ora tintilo kaj granato estu ĉirkaŭe sur la malsupra rando de la tuniko. 35 Ĝi estu sur Aaron dum lia servado; por ke oni aŭdu sonon de li, kiam li eniros en la sanktejon antaŭ la Eternulon kaj kiam li eliros, kaj por ke li ne mortu. 36 Kaj faru tabuleton el pura oro, kaj gravuru sur ĝi en sigelila maniero: SANKTA AL LA ETERNULO. 37 Kaj alfortikigu ĝin per laĉo el blua ŝtofo, ke ĝi estu sur la cidaro; sur la antaŭa flanko de la cidaro ĝi devas esti. 38 Ĝi estu sur la frunto de Aaron; kaj Aaron portados la pekon kontraŭ la sanktaĵoj, kiujn sanktigos la Izraelidoj en ĉiuj siaj sanktaj donoj; kaj ĝi estos sur lia frunto ĉiam, por ke la Eternulo ilin favoru. 39 Kaj teksu la ĥitonon el bisino, kaj faru la cidaron el bisino, kaj faru broditan zonon. 40 Kaj por la filoj de Aaron faru ĥitonojn, kaj faru por ili zonojn, kaj mitrojn faru por ili, por honoro kaj ornamo. 41 Kaj vestu per ili vian fraton Aaron kaj liajn filojn kune kun li; kaj sanktoleu ilin kaj konsekru ilin kaj sanktigu ilin, por ke ili estu pastroj al Mi. 42 Kaj faru por ili linajn pantalonojn, por kovri la nudecon de ilia karno; de la lumbo ĝis la femuroj ili estu. 43 Kaj ili estu sur Aaron kaj sur liaj filoj, kiam ili eniros en la tabernaklon de kunveno, aŭ kiam ili alproksimiĝos al la altaro, por servi en la sanktejo; por ke ili ne faru pekon kaj ne mortu. Eterna leĝo ĝi estu por li kaj por lia idaro post li.