15
Post tiuj fariĝoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via ŝildo; via rekompenco estas tre granda. Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko. Kaj Abram diris: Al mi Vi ne donis ja idaron, kaj jen mia domano estos mia heredanto. Kaj tiam la Eternulo diris al li jene: Ĉi tiu ne estos via heredanto; nur tiu, kiu eliros el via internaĵo, estos via heredanto. Kaj Li elirigis lin eksteren, kaj diris: Rigardu al la ĉielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli. Kaj Li diris al li: Tiel estos via idaro. Kaj li kredis al la Eternulo; kaj tio estis kalkulita al li kiel virto. Kaj Li diris al li: Mi estas la Eternulo, kiu elirigis vin el Ur la Ĥaldea, por doni al vi ĉi tiun landon kiel posedaĵon. Kaj li diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, per kio mi povas scii, ke mi ĝin posedos? Kaj Li diris al li: Prenu por Mi bovinon trijaran kaj kaprinon trijaran kaj ŝafon trijaran kaj turton kaj junan kolombon. 10 Kaj li alportis al Li ĉion ĉi tion, kaj Li distranĉis ilin laŭ la mezo kaj metis ĉiujn partojn unu kontraŭ la alia, sed la birdojn Li ne distranĉis. 11 Kaj la rabobirdoj malleviĝis sur la kadavrojn, sed Abram ilin forpelis. 12 Ĉe la subiro de la suno profunda dormo falis sur Abramon; kaj jen timego pro la granda mallumo atakis lin. 13 Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj. 14 Tamen la popolon, ĉe kiu ili estos sklavoj, Mi juĝos; kaj poste ili eliros kun granda havo. 15 Kaj vi foriros al viaj prapatroj en paco; vi estos entombigita en bona maljuneco. 16 Kaj en la kvara generacio ili revenos ĉi tien; ĉar la krimoj de la Amoridoj ankoraŭ ne atingis plenecon. 17 Kiam la suno subiris kaj fariĝis mallumo, subite forna fumo kaj fajra flamo trakuris inter tiuj distranĉitaĵoj. 18 En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos ĉi tiun landon, de la rivero de Egiptujo ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato: 19 la Kenidojn kaj la Kenizidojn kaj la Kadmonidojn 20 kaj la Ĥetidojn kaj la Perizidojn kaj la Rafaidojn 21 kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Jebusidojn.