17
Mia spirito senfortiĝis, miaj tagoj mallongiĝis,
Tomboj estas antaŭ mi.
Mokado min ĉirkaŭas;
En aflikto pro tio restas mia okulo.
Estu Vi mem mia garantianto antaŭ Vi;
Alie kiu donos la manon pro mi?
Ĉar ilian koron Vi kovris kontraŭ prudento;
Tial Vi ne donos al ili triumfon.
Se iu fanfaronas antaŭ siaj amikoj pri sia parto,
La okuloj de liaj infanoj konsumiĝos.
Li faris min proverbo por la popoloj;
Kaj mi fariĝis homo, al kiu oni kraĉas en la vizaĝon.
Mia okulo mallumiĝis de ĉagreno,
Kaj ĉiuj miaj membroj fariĝis kiel ombro.
La justuloj eksentos teruron pro tio,
Kaj la senkulpulo ekscitiĝos kontraŭ la hipokritulo.
Tamen la virtulo forte konservos sian vojon,
Kaj la purmanulo pli firmiĝos.
10 Kaj kiom ajn vi ĉiuj revenos,
Mi ne trovos inter vi saĝulon.
11 Miaj tagoj forpasis, pereis miaj intencoj,
Kiujn havis mia koro.
12 La nokton ili volas fari tago,
La lumon alproksimigi al la mallumo.
13 Se mi atendas, tamen Ŝeol estas mia domo,
En la mallumo estas pretigita mia lito.
14 Al la kavo mi diras: Vi estas mia patro;
La vermojn mi nomas mia patrino kaj mia fratino.
15 Kion mi devas atendi?
Kiu atentos mian esperon?
16 En la profundon de Ŝeol ĝi malsupreniros,
Ni ambaŭ kune kuŝos en la polvo.