17
Estis homo sur la monto de Efraim; lia nomo estis Miĥa. Li diris al sia patrino: La mil kaj cent arĝentaj moneroj, kiujn oni prenis de vi kaj pro kiuj vi malbenis antaŭ miaj oreloj, jen la arĝento estas ĉe mi; mi prenis ĝin. Kaj lia patrino diris: Mia filo estu benata de la Eternulo. Kaj li redonis la mil kaj cent arĝentajn monerojn al sia patrino. Kaj lia patrino diris: Mi dediĉis la arĝenton al la Eternulo el mia mano por mia filo, por fari figuron kaj idolon; nun mi redonas ĝin al vi. Sed li redonis la arĝenton al sia patrino. Lia patrino prenis ducent arĝentajn monerojn kaj donis ilin al orfandisto, kaj li faris el tio figuron kaj idolon, kiu restis en la domo de Miĥa. Tiu homo Miĥa havis domon de dio; kaj li faris efodon kaj domajn diojn, kaj konsekris unu el siaj filoj, ke li estu por li pastro. En tiu tempo ne ekzistis reĝo ĉe Izrael; ĉiu faradis tion, kio plaĉis al li.
Estis junulo el Bet-Leĥem de Jehuda, el familio de Jehudaidoj, li estis Levido kaj loĝis tie. Tiu homo iris el la urbo, el Bet-Leĥem de Jehuda, por ekloĝi tie, kie li trovos oportune. Kaj li venis dum sia vojirado sur la monton de Efraim al la domo de Miĥa. Kaj Miĥa diris al li: De kie vi venas? Kaj tiu diris al li: Mi estas Levido el Bet-Leĥem de Jehuda, kaj mi iras, por ekloĝi tie, kie mi trovos oportune. 10 Tiam Miĥa diris al li: Restu ĉe mi kaj estu por mi patro kaj pastro, kaj mi donados al vi po dek arĝentaj moneroj ĉiujare kaj necesajn vestojn kaj manĝaĵon. Kaj la Levido iris. 11 Kaj la Levido konsentis resti ĉe tiu homo, kaj la junulo estis por li kiel unu el liaj filoj. 12 Kaj Miĥa konsekris la Levidon, kaj la junulo fariĝis por li pastro kaj loĝis en la domo de Miĥa. 13 Kaj Miĥa diris: Nun mi scias, ke la Eternulo bonfaros al mi, ĉar Levido fariĝis por mi pastro.