37
Kaj ekreĝis la reĝo Cidkija, filo de Joŝija, anstataŭ Konja, filo de Jehojakim, ĉar Nebukadnecar, reĝo de Babel, faris lin reĝo en la Juda lando. Li kaj liaj servantoj kaj la popolo de la lando ne obeis la vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris per la profeto Jeremia.
Tamen la reĝo Cidkija sendis Jehuĥalon, filon de Ŝelemja, kaj Cefanjan, filon de la pastro Maaseja, al la profeto Jeremia, por diri: Preĝu, mi petas, por ni al la Eternulo, nia Dio. Jeremia tiam iradis libere inter la popolo, kaj oni ne metis lin en malliberejon. Dume la militistaro de Faraono eliris el Egiptujo, kaj kiam la Ĥaldeoj, kiuj sieĝis Jerusalemon, tion aŭdis, ili foriris de Jerusalem. Kaj aperis vorto de la Eternulo al la profeto Jeremia, dirante: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Tiele diru al la reĝo de Judujo, kiu sendis vin al Mi, por demandi Min: Jen la militistaro de Faraono, kiu eliris kun helpo al vi, iros returne en sian landon Egiptujo. Kaj la Ĥaldeoj revenos kaj militos kontraŭ ĉi tiu urbo, kaj prenos ĝin kaj forbruligos ĝin per fajro. Tiele diras la Eternulo: Ne trompu vin mem, dirante: La Ĥaldeoj foriros de ni; ĉar ili ne foriros. 10 Ĉar se vi eĉ venkobatus la tutan militistaron de la Ĥaldeoj, kiu militas kontraŭ vi, kaj restus el ili nur kelkaj vunditoj, ĉi tiuj leviĝus ĉiu el sia tendo kaj forbruligus ĉi tiun urbon per fajro.
11 Kiam la militistaro de la Ĥaldeoj, timante la militistaron de Faraono, foriris de Jerusalem, 12 tiam Jeremia eliris el Jerusalem, por iri en la landon de Benjamen, por ricevi sian tiean heredaĵon inter la popolo. 13 Sed kiam li estis ĉe la Pordego de Benjamen, tie estis la gardistestro, kies nomo estis Jirija, filo de Ŝelemja, filo de Ĥananja; li kaptis la profeton Jeremia, dirante: Vi volas transkuri al la Ĥaldeoj. 14 Jeremia diris: Tio estas malvero, mi ne volas transkuri al la Ĥaldeoj. Sed tiu ne aŭskultis lin; kaj Jirija kaptis Jeremian kaj alkondukis lin al la eminentuloj. 15 La eminentuloj ekkoleris kontraŭ Jeremia, kaj batis lin, kaj metis lin en malliberejon, en la domo de la skribisto Jonatan, ĉar tiun domon oni faris malliberejo. 16 Post kiam Jeremia venis en la malliberejon kaj en karceron, kaj Jeremia estis sidinta tie longan tempon, 17 la reĝo Cidkija sendis kaj prenis lin, kaj la reĝo sekrete en sia domo demandis lin, dirante: Ĉu estas ia vorto de la Eternulo? Kaj Jeremia diris: Estas: vi estos transdonita en la manon de la reĝo de Babel. 18 Kaj Jeremia diris al la reĝo Cidkija: Per kio mi pekis antaŭ vi aŭ antaŭ viaj servantoj aŭ antaŭ ĉi tiu popolo, ke vi metis min en malliberejon? 19 Kaj kie estas viaj profetoj, kiuj profetis al vi, ke la reĝo de Babel ne venos kontraŭ vin kaj kontraŭ ĉi tiun landon? 20 Nun aŭskultu, mia sinjoro, ho reĝo, mia petego falu antaŭ vi: ne revenigu min en la domon de la skribisto Jonatan, mi ne mortu tie. 21 Tiam la reĝo Cidkija ordonis, ke oni tenu Jeremian sur la korto de la malliberejo; kaj oni donadis al li bulon da pano ĉiutage el la strato de la bakistoj, ĝis konsumiĝis la tuta pano en la urbo. Tiamaniere Jeremia restis sur la korto de la malliberejo.