22
Kaj respondante, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante: La regno de la ĉielo similas al unu reĝo, kiu faris edziĝan feston por sia filo, kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edziĝa festo; kaj ili ne volis veni. Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante: Diru al la invititoj: Jen mi preparis la manĝon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas buĉitaj, kaj ĉio estas preta; venu al la edziĝa festo. Sed ili malatentis, kaj foriris, unu al sia bieno, alia al sia komercado; kaj la ceteraj, kaptinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin. Kaj la reĝo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon. Tiam li diris al siaj sklavoj: La edziĝa festo estas preta, sed la invititoj ne estis indaj. Iru do al la disirejoj de la vojoj, kaj ĉiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edziĝa festo. 10 Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis ĉiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edziĝa festo pleniĝis de gastoj. 11 Sed la reĝo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edziĝofestan veston; 12 kaj li diris al li: Amiko, kiel vi envenis ĉi tien, ne havante edziĝofestan veston? Kaj li silentadis. 13 Tiam la reĝo diris al siaj servantoj: Ligu lin mane kaj piede, kaj elĵetu lin en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj. 14 Ĉar multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj.
15 Tiam iris la Fariseoj, kaj konsiliĝis, kiel ili povos impliki lin per interparolado. 16 Kaj ili sendis al li siajn disĉiplojn kun la Herodanoj, por diri: Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laŭ vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj. 17 Diru do al ni, kiel ŝajnas al vi? ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne? 18 Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris: Kial vi min provas, hipokrituloj? 19 Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron. 20 Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo? 21 Ili diris al li: De Cezaro. Tiam li diris al ili: Redonu do al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. 22 Kaj aŭdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris.
23 En tiu sama tago alvenis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante: 24 Majstro, Moseo diris: Se iu mortas, ne havante infanojn, lia frato edziĝu kun lia edzino kaj naskigu idaron al sia frato. 25 Estis ĉe ni sep fratoj; kaj la unua edziĝis kaj mortis, kaj ne havante idaron, lasis sian edzinon al sia frato; 26 tiel same ankaŭ la dua, kaj la tria, ĝis la sepa. 27 Kaj post ĉiuj la virino mortis. 28 En la releviĝo do, por kiu el la sep ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj ŝin havis. 29 Sed Jesuo responde diris: Vi eraras, ne sciante la Skribojn, nek la potencon de Dio. 30 Ĉar en la releviĝo oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo. 31 Sed pri la releviĝo el la mortintoj, ĉu vi ne legis tion, kio estis dirita al vi de Dio, nome: 32 Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj. 33 Kaj kiam la homamaso tion aŭdis, ili miregis pro lia instruado.
34 Sed la Fariseoj, aŭdinte, ke li silentigis la Sadukeojn, kune kolektiĝis. 35 Kaj unu el ili, leĝisto, demandis lin, provante lin: 36 Majstro, kiu estas la granda ordono en la leĝo? 37 Kaj li diris al li: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. 38 Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. 39 Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem. 40 De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj.
41 Kaj kiam la Fariseoj jam kunvenis, Jesuo ilin demandis, 42 dirante: Kion vi pensas pri la Kristo? kies filo li estas? Ili diris al li: De David. 43 Li diris al ili: Kial do David, en la Spirito, lin nomas Sinjoro, dirante:
44 La Eternulo diris al mia Sinjoro:
Sidu dekstre de Mi,
Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?
45 Se do David nomas lin Sinjoro, kiel li estas lia filo? 46 Kaj neniu povis respondi unu vorton al li, nek iu post tiu tago plu kuraĝis fari al li demandon.