27
Kaj kiam venis la mateno, ĉiuj ĉefpastroj kaj pliaĝuloj de la popolo konsiliĝis kontraŭ Jesuo, por mortigi lin; kaj ili ligis lin, kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato, la provincestro.
Tiam Judas, lia perfidinto, vidinte, ke li estas kondamnita, pentis, kaj reportis la tridek arĝentajn monerojn al la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj, dirante: Mi pekis, perfidante senkulpan sangon. Sed ili diris: Kiel tio koncernas nin? vi zorgu pri tio. Kaj li ĵetis la arĝentajn monerojn en la sanktejon, kaj eliris; kaj foririnte, pendigis sin. Kaj la ĉefpastroj prenis la arĝentajn monerojn, kaj diris: Ne konvenas meti ilin en la trezorejon, ĉar tio estas prezo de sango. Kaj ili konsiliĝis, kaj aĉetis per ili la kampon de la potisto, por enterigi fremdulojn. Tial tiu kampo estas nomata Kampo de Sango, ankoraŭ ĝis hodiaŭ. Tiam plenumiĝis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome: Kaj ili prenis la tridek arĝentajn monerojn, taksoprezon de tiu, kiu estis taksita, kiujn iuj el la filoj de Izrael taksis; 10 kaj donis ilin por la kampo de la potisto, kiel la Eternulo difinis al mi.
11 Kaj Jesuo staris antaŭ la provincestro; kaj la estro demandis lin, dirante: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj Jesuo diris al li: Vi diras. 12 Kaj kiam la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj akuzis lin, li respondis nenion. 13 Tiam Pilato diris al li: Ĉu vi ne aŭdas, kiom da aferoj oni atestas kontraŭ vi? 14 Kaj li ne respondis al li eĉ unu vorton, tiel ke la provincestro tre forte miris. 15 Sed ĉe tiu festo la provincestro kutimis liberigi al la homamaso unu malliberulon, kiun ili deziris. 16 Kaj oni havis tiam faman malliberulon, nomatan Barabas. 17 Kiam do ili kolektiĝis, Pilato diris al ili: Kiun vi deziras, ke mi liberigu al vi? ĉu Barabason, aŭ Jesuon, nomatan Kristo? 18 Ĉar li sciis, ke pro envio ili transdonis lin. 19 Kaj dum li sidis sur la tribunala seĝo, lia edzino sendis al li, por diri: Nenion havu kun tiu justulo, ĉar mi suferis multe hodiaŭ en sonĝo kaŭze de li. 20 Kaj la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj decidigis la homamason postuli Barabason kaj pereigi Jesuon. 21 Sed la provincestro responde diris al ili: Kiun el la du vi volas, ke mi liberigu al vi? Kaj ili diris: Barabason. 22 Pilato diris al ili: Kion do mi faros al Jesuo, nomata Kristo? Ĉiuj diris: Li estu krucumita. 23 Kaj li diris: Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis, dirante: Li estu krucumita. 24 Tial Pilato, vidante, ke neniel prosperas al li, sed ke kontraŭe tumulto leviĝas, prenis akvon kaj lavis siajn manojn antaŭ la homamaso, dirante: Mi estas senkulpa pri la sango de tiu justulo: vi zorgu pri ĝi. 25 Kaj la tuta popolo responde diris: Lia sango estu sur ni kaj sur niaj infanoj. 26 Tiam li liberigis al ili Barabason; sed skurĝinte Jesuon, li transdonis lin, por esti krucumita.
27 Tiam la soldatoj de la provincestro, kondukinte Jesuon en la palacon, kolektis al li la tutan kohorton. 28 Kaj ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon. 29 Kaj ili plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon, kaj metis kanon en lian dekstran manon; kaj ili genuis antaŭ li, kaj mokis lin, dirante: Saluton, Reĝo de la Judoj! 30 Kaj ili kraĉis sur lin, kaj prenis la kanon kaj frapis lian kapon. 31 Kaj mokinte lin, ili demetis de li la mantelon, kaj surmetis al li liajn proprajn vestojn, kaj forkondukis lin, por krucumi lin.
32 Kaj elirinte, ili trovis viron Kirenanon, nomatan Simon; tiun ili devigis, ke li portu lian krucon. 33 Kaj veninte al loko nomata Golgota, tio estas, Loko de Kranio, 34 ili donis al li trinki vinon kun galo enmiksita; kaj li gustumis ĝin, kaj ne volis trinki. 35 Kaj krucuminte lin, ili dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn; 36 kaj ili sidiĝis, kaj gardis lin tie. 37 Kaj ili metis super lia kapo lian akuzon, skribitan: ĈI TIU ESTAS JESUO, LA REĜO DE LA JUDOJ. 38 Tiam kun li estis krucumitaj du rabistoj, unu dekstre kaj unu maldekstre. 39 Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, 40 kaj dirante: Vi, kiu detruas la sanktejon kaj rekonstruas ĝin en la daŭro de tri tagoj, savu vin. Se vi estas la Filo de Dio, deiru de la kruco. 41 Tiel same ankaŭ la ĉefpastroj, mokante kun la skribistoj kaj la pliaĝuloj, diris: 42 Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. Li ja estas Reĝo de Izrael, li nun deiru de la kruco, kaj ni kredos al li. 43 Li apogis sin al Dio; Tiu savu lin, se Li amas lin; ĉar li diris: Mi estas la Filo de Dio. 44 Kaj ankaŭ la rabistoj, kiuj estis krucumitaj kun li, tiel same insultis lin.
45 Kaj de post la sesa horo fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo. 46 Kaj ĉirkaŭ la naŭa horo Jesuo ekkriis per laŭta voĉo, dirante: Eli, Eli, lama sabaĥtani? tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min? 47 Kaj iuj el la apudstarantoj, aŭdinte tion, diris: Ĉi tiu vokas Elijan. 48 Kaj tuj unu el ili kuris kaj prenis spongon kaj plenigis ĝin per vinagro, kaj metinte ĝin sur kanon, donis al li trinki. 49 Kaj la aliaj diris: Lasu; ni vidu, ĉu venos Elija, por savi lin. 50 Kaj Jesuo, denove kriinte per laŭta voĉo, ellasis for la spiriton. 51 Kaj jen la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis; 52 kaj la tomboj malfermiĝis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj leviĝis, 53 kaj elirinte el la tomboj post lia releviĝo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj. 54 Kaj la centestro, kaj tiuj, kiuj estis kun li gardantaj Jesuon, kiam ili vidis la tertremon kaj la okazantaĵojn, tre timis, dirante: Vere ĉi tiu estis Filo de Dio. 55 Kaj tie estis multaj virinoj, rigardantaj de malproksime, kiuj sekvis Jesuon el Galileo, servante al li; 56 inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo kaj de Joses, kaj la patrino de la filoj de Zebedeo.
57 Kaj kiam vesperiĝis, venis riĉulo, nomata Jozef, el Arimateo, kiu mem estis disĉiplo de Jesuo: 58 tiu, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis doni ĝin. 59 Kaj Jozef prenis la korpon, kaj envolvis ĝin en pura tolaĵo, 60 kaj metis ĝin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko; kaj li alrulis grandan ŝtonon al la enirejo de la tombo, kaj foriris. 61 Kaj Maria Magdalena estis tie, kaj la alia Maria, sidantaj apud la tombo.
62 La sekvantan tagon, kiu estas la tago post la Preparado, la ĉefpastroj kaj la Fariseoj kolektiĝis al Pilato, 63 dirante: Sinjoro, ni ekrememoras, ke tiu trompanto diris, dum li ankoraŭ vivis: Post tri tagoj mi releviĝos. 64 Ordonu do, ke oni gardu la tombon ĝis la tria tago, por ke liaj disĉiploj ne venu kaj ne forŝtelu lin kaj ne diru al la popolo: Li releviĝis el la mortintoj; kaj la lasta trompo estus pli malbona, ol la unua. 65 Pilato diris al ili: Vi havas gardistaron; iru, kaj gardu ĝin laŭ via eblo. 66 Tial ili foriris kaj gardis la tombon, sigelinte la ŝtonon, kune kun gardistaro.