2
En la monato Nisan, en la dudeka jaro de la reĝo Artaĥŝast, antaŭ li staris vino. Kaj mi prenis la vinon kaj donis al la reĝo; kaj ĝis tiam mi ne estis malgaja antaŭ li. Kaj la reĝo diris al mi: Kial vi aspektas malbone, kvankam vi ne estas malsana? tio certe estas doloro de koro. Kaj mi forte ektimis, kaj mi diris al la reĝo: La reĝo vivu eterne; kiel mi povas ne aspekti malbone, kiam la urbo, kiu estas la tomboloko de miaj patroj, estas dezertigita, kaj ĝiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro? Kaj la reĝo diris al mi: Kion do vi deziras? Tiam mi preĝis al Dio de la ĉielo, kaj diris al la reĝo: Se al la reĝo plaĉas, kaj se via sklavo havas vian favoron, permesu al mi veturi en Judujon, en la urbon, kie troviĝas la tomboj de miaj patroj, kaj konstrui ĝin. Kaj la reĝo diris al mi (la reĝino sidis apud li): Kiel longe daŭros via veturado? kaj kiam vi revenos? Kaj la reĝo bonvolis forliberigi min, kaj mi difinis al li templimon. Kaj mi diris al la reĝo: Se al la reĝo plaĉas, oni donu al mi leterojn al la transriveraj regionestroj, ke ili permesu al mi trairi, ĝis mi venos en Judujon; kaj ankaŭ leteron al Asaf, la gardisto de la reĝa arbaro, ke li donu al mi arbojn por tegi la pordegojn de la kastelo ĉe la templo, kaj por la murego de la urbo, kaj por la domo, en kiu mi loĝos. Kaj la reĝo donis al mi, ĉar super mi estis la favora mano de mia Dio. Kaj mi venis al la transriveraj regionestroj, kaj mi donis al ili la leterojn de la reĝo. Kaj la reĝo sendis kun mi oficirojn kaj rajdistojn. 10 Kiam tion aŭdis Sanbalat, la Ĥoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, ili havis grandan ĉagrenon, ke venis homo, por zorgi pri la bono de la Izraelidoj. 11 Kaj mi venis en Jerusalemon. Kaj restinte tie dum tri tagoj, 12 mi leviĝis nokte kune kun nemultaj homoj, kiuj estis kun mi; mi al neniu ion diris pri tio, kion mia Dio inspiris al mi fari por Jerusalem; neniu besto estis kun mi, krom tiu, sur kiu mi rajdis. 13 Kaj mi trarajdis nokte tra la Pordego de la Valo, al la Fonto de la Drako kaj al la Pordego de Sterko; mi rigardis la muregojn de Jerusalem, kiel detruitaj ili estas, kaj ĝiajn pordegojn, kiel ili estas forbruligitaj per fajro. 14 Kaj mi alrajdis al la Pordego de la Fonto kaj al la Reĝa Lageto; sed tie ne estis sufiĉe da spaco, ke povu trairi la besto, kiu estis sub mi. 15 Kaj mi leviĝis nokte laŭ la torento kaj pririgardis la muregon, kaj, trarajdinte denove tra la Pordego de la Valo, mi revenis. 16 Kaj la estroj ne sciis, kien mi iris kaj kion mi faras; nek al la Judoj, nek al la pastroj, nek al la eminentuloj, nek al la estroj, nek al la ceteraj plenumantoj de la laboroj mi ion diris ĝis nun. 17 Kaj mi diris al ili: Vi vidas la mizeron, en kiu ni troviĝas, kiel Jerusalem estas dezertigita kaj ĝiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro; ni iru kaj konstruu la muregon de Jerusalem, ke ni ne estu plu en malhonoro. 18 Kaj mi rakontis al ili pri la mano de mia Dio, kiu favore estis super mi, ankaŭ la vortojn de la reĝo, kiujn li diris al mi. Kaj ili diris: Ni leviĝu kaj konstruu; kaj iliaj manoj fortiĝis por la bono. 19 Kiam tion aŭdis Sanbalat, la Ĥoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, kaj Geŝem, la Arabo, ili ridis pri ni kaj rigardis nin malestime, kaj diris: Kio estas tiu afero, kiun vi faras? ĉu ne kontraŭ la reĝo vi ribelas? 20 Kaj mi respondis al ili, kaj diris al ili: Dio de la ĉielo donos al ni sukceson, kaj ni, Liaj servantoj, leviĝos kaj konstruos; sed vi havas nenian parton nek rajton nek memoron en Jerusalem.