LA SENTENCOJ DE SALOMONO
1
Sentencoj de Salomono, filo de David, reĝo de Izrael:
Por scii saĝon kaj moralinstruon;
Por kompreni parolojn de prudento;
Por ricevi instruon pri saĝo,
Vero, justo, kaj honesto;
Por doni al la malkleruloj spriton,
Al la junulo scion kaj singardemon.
Saĝulo aŭdu kaj plimultigu sian scion,
Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn,
Por kompreni sentencon kaj retoraĵon,
La vortojn de saĝuloj kaj iliajn enigmojn.
 
La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado.
Saĝon kaj instruon malpiuloj malestimas.
Aŭskultu, mia filo, la instruon de via patro,
Kaj ne forĵetu la ordonon de via patrino;
Ĉar ili estas bela krono por via kapo,
Kaj ornamo por via kolo.
10 Mia filo, se pekuloj vin logos,
Ne sekvu ilin.
11 Se ili diros: Iru kun ni,
Ni embuskos por mortigi,
Ni senkaŭze insidos senkulpulojn;
12 Kiel Ŝeol ni englutos ilin vivajn,
Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon;
13 Ni trovos diversajn grandvaloraĵojn,
Ni plenigos niajn domojn per rabaĵo;
14 Vi lotos meze inter ni,
Unu monujo estos por ni ĉiuj:
15 Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili;
Gardu vian piedon de ilia vojstreko,
16 Ĉar iliaj piedoj kuras al malbono,
Kaj rapidas, por verŝi sangon.
17 Ĉar vane estas metata reto
Antaŭ la okuloj de ĉiu birdo.
18 Kaj ili embuskas sian propran sangon,
Ili insidas siajn proprajn animojn.
19 Tiaj estas la vojoj de ĉiu, kiu avidas rabakiron;
Ĝi forprenas la vivon de sia posedanto.
 
20 La saĝo krias sur la strato;
Ĝi aŭdigas sian voĉon sur la placoj;
21 Ĝi vokas en la ĉefaj kunvenejoj, ĉe la pordegaj enirejoj;
En la urbo ĝi diras siajn parolojn.
22 Ĝis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion?
Kaj al blasfemantoj plaĉos blasfemado,
Kaj senprudentuloj malamos scion?
23 Returnu vin al mia predikado;
Jen mi eligos al vi mian spiriton,
Mi sciigos al vi miajn vortojn.
24 Ĉar mi vokis, kaj vi rifuzis;
Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis;
25 Kaj vi forĵetis ĉiujn miajn konsilojn,
Kaj miajn predikojn vi ne deziris:
26 Tial ankaŭ mi ridos ĉe via malfeliĉo;
Mi mokos, kiam timo vin atakos.
27 Kiam la timo atakos vin kiel uragano,
Kaj via malfeliĉo venos kiel ventego,
Kiam venos al vi mizero kaj sufero:
28 Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos;
Ili min serĉos, sed min ne trovos.
29 Tial ke ili malamis scion,
Kaj timon antaŭ la Eternulo ili ne deziris havi,
30 Ili ne deziris miajn konsilojn,
Ili malestimis ĉiujn miajn predikojn:
31 Ili manĝu la fruktojn de sia agado,
Kaj ili satiĝu de siaj pripensoj.
32 Ĉar la kapricoj de la malsaĝuloj ilin mortigas,
Kaj la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas.
33 Sed kiu min aŭskultas, tiu loĝos sendanĝere,
Kaj estos trankvila, kaj ne timos malbonon.