13
Saĝa filo lernas de la patro;
Sed mokanto ne aŭskultas moralinstruon.
La frukto de la buŝo donas al homo bonan manĝon;
Sed la deziro de krimuloj estas perforto.
Kiu gardas sian buŝon, tiu gardas sian animon;
Kiu tro malfermas sian buŝon, tiu pereas.
La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas;
Sed la animo de diligentuloj satiĝas.
Vorton malveran virtulo malamas;
Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.
La virto gardas tiun, kiu iras ĝustan vojon;
Sed la malvirto pereigas pekulon.
Unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion;
Alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon.
Per sia riĉeco homo savas sian animon;
Sed malriĉulo ne aŭskultas atentigon.
La lumo de virtuloj brilegas;
Sed la lumilo de malvirtuloj estingiĝos.
10 Nur de malhumileco venas malpaco;
Sed la akceptantaj konsilojn havas saĝon.
11 Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas;
Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas.
12 Espero prokrastata dolorigas la koron;
Sed plenumita deziro estas arbo de vivo.
13 Kiu malŝatas diron, tiu malutilas al si mem;
Sed respektanta ordonon estos rekompencita.
14 Instruo de saĝulo estas fonto de vivo,
Por evitigi la retojn de la morto.
15 Bona prudento plaĉigas;
Sed la vojo de perfiduloj estas malglata.
16 Ĉiu prudentulo agas konscie;
Sed malsaĝulo elmontras malsaĝecon.
17 Malbona sendito falas en malfeliĉon;
Sed sendito fidela sanigas.
18 Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon;
Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata.
19 Deziro plenumita estas agrabla por la animo;
Sed malagrable por la malsaĝuloj estas deturni sin de malbono.
20 Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa;
Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron.
21 Pekulojn persekutas malbono;
Sed virtulojn rekompencas bono.
22 Bonulo heredigas la nepojn;
Kaj por virtulo konserviĝas la havo de pekulo.
23 Multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj;
Sed multaj pereas pro manko de justeco.
24 Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon;
Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas.
25 Virtulo manĝas, por satigi sian animon;
Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.