114
Kiam Izrael eliris el Egiptujo,
La domo de Jakob el fremda popolo,
Tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo,
Izrael Lia regno.
La maro vidis kaj forkuris,
Jordan turniĝis malantaŭen;
La montoj saltis kiel ŝafoj,
La montetoj kiel ŝafidoj.
Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris?
Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?
Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj,
Montetoj, kiel ŝafidoj?
Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero,
Antaŭ la Dio de Jakob,
Kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo,
Graniton en akvodonan fonton.