129
Kanto de suprenirado.
Multe oni afliktis min de post mia juneco,
Diras Izrael,
Multe oni afliktis min de post mia juneco,
Sed oni min ne pereigis.
Sur mia dorso plugis plugistoj,
Faris siajn sulkojn longaj.
La Eternulo estas justa;
Li dishakis la ŝnurojn de la malvirtuloj.
Hontiĝu kaj turniĝu malantaŭen
Ĉiuj malamantoj de Cion.
Ili estu kiel tegmenta herbo,
Kiu forvelkas, antaŭ ol oni ĝin elŝiris;
Per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon
Nek garbiganto sian baskon.
Kaj la preterirantoj ne diros:
Beno de la Eternulo estu al vi,
Ni benas vin per la nomo de la Eternulo.