131
Kanto de suprenirado. De David.
Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, kaj ne leviĝas alte miaj okuloj;
Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj kaj neatingeblaj por mi.
Mi trankviligis kaj kvietigis mian animon;
Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino, kiel infano demamigita,
Tiel estas en mi mia animo.
Ho Izrael, fidu la Eternulon,
De nun kaj eterne.