137
Apud la riveroj de Babel
Ni sidis kaj ploris,
Rememorante Cionon.
Sur la salikoj tie
Ni pendigis niajn harpojn.
Ĉar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn,
Kaj niaj mokantoj ĝojon, dirante:
Kantu al ni el la kantoj de Cion.
Kiel ni kantos sur fremda tero
La kanton de la Eternulo?
Se mi forgesos vin, ho Jerusalem,
Tiam forgesiĝu mia dekstra mano;
Algluiĝu mia lango al mia palato,
Se mi vin ne memoros,
Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj ĝojoj.
Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom
La tagon de Jerusalem, kiam ili diris:
Detruu, detruu ĝis ĝia fundamento.
Ho ruinigema filino de Babel!
Bone estos al tiu,
Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni.
Bone estos al tiu,
Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur ŝtono.