144
De David.
Benata estu la Eternulo, mia Roko,
Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi:
Mia bono kaj mia fortikaĵo,
Mia rifuĝejo kaj mia savanto,
Mia ŝildo, Li, kiun mi fidas,
Kiu submetas al mi mian popolon.
Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas,
Kaj homido, ke Vi lin atentas?
Homo estas simila al spireto;
Liaj tagoj estas kiel pasanta ombro.
Ho Eternulo, klinu Vian ĉielon kaj iru malsupren;
Tuŝu la montojn, kaj ili ekfumiĝos.
Ekbriligu fulmon, kaj dispelu ilin;
Sendu Viajn sagojn, kaj konfuzu ilin.
Etendu Vian manon el supre;
Liberigu min, kaj savu min el granda akvo,
El la mano de fremduloj,
Kies buŝo parolas malveraĵon
Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.
Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi,
Sur dekkorda psaltero mi muzikos al Vi,
10 Kiu donas helpon al la reĝoj,
Kiu savas Sian sklavon David de danĝera glavo.
11 Liberigu min, kaj savu min el la mano de fremduloj,
Kies buŝo parolas malveraĵon
Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.
12 Niaj filoj kiel plantitaĵoj kreskas en sia juneco;
Niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, ornamoj de palaco;
13 Niaj grenejoj estas plenaj, enhavas sufiĉe da greno de ĉiu speco;
Niaj ŝafoj estas en la nombro de miloj kaj dekmiloj sur niaj paŝtejoj;
14 Niaj bovoj estas ŝarĝitaj;
Ne ekzistas difekto, ne ekzistas perdo, ne ekzistas ploro sur niaj stratoj;
15 Feliĉa estas la popolo, kiu havas tian staton;
Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo.