147
Haleluja!
Ĉar estas bone kanti al nia Dio,
Ĉar agrabla estas la glorkantado.
La Eternulo konstruas Jerusalemon,
La elpelitojn de Izrael Li kolektas.
Li sanigas la korprematojn
Kaj bandaĝas iliajn vundojn.
Li kalkulas la stelojn,
Kaj al ili ĉiuj Li donas nomojn.
Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta;
Lia saĝo estas nemezurebla.
La Eternulo altigas la humilulojn;
Sed la malvirtulojn Li malaltigas ĝis la tero.
Kantu al la Eternulo gloradon,
Muziku al nia Dio per harpo.
Li kovras la ĉielon per nuboj,
Pretigas por la tero pluvon,
Kreskigas sur la montoj herbon.
Li donas al la bruto ĝian nutraĵon,
Kaj al la korvidoj, kiuj krias.
10 Ne la forton de ĉevalo Li ŝatas;
Ne la femuroj de homo al Li plaĉas:
11 Plaĉas al la Eternulo Liaj timantoj,
Kiuj fidas Lian bonecon.
12 Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon;
Gloru vian Dion, ho Cion.
13 Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj,
Li benis viajn filojn interne de vi.
14 Li donas pacon al viaj limoj,
Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.
15 Li sendas Sian ordonon al la tero;
Tre rapide kuras Lia vorto.
16 Li donas neĝon kiel lanon,
Li ŝutas prujnon kiel cindron.
17 Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn;
Kiu kontraŭstaros al Lia frosto?
18 Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas;
Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo.
19 Li sciigas al Jakob Sian vorton,
Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.
20 Tiel Li ne faras al iu alia popolo;
Kaj Liajn decidojn ili ne scias.
Haleluja!