43
Juĝu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraŭ popolo nepia;
De homo malverema kaj maljusta savu min.
Ĉar Vi estas la Dio de mia forto; kial Vi forpuŝis min?
Kial mi iradas malĝoja pro la premado de la malamiko?
Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu,
Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via loĝejo.
Kaj mi venos al la altaro de Dio,
Al la Dio de mia ĝojo kaj ĝuo;
Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.
Kial vi malĝojas, ho mia animo?
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio;
Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin,
La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.