67
Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto.
Dio nin korfavoru kaj benu;
Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon.
Sela.
Oni ekkonu sur la tero Vian vojon,
En ĉiuj popoloj Vian savon.
Danku Vin popoloj, ho Dio,
Danku Vin ĉiuj popoloj.
Ĝoju kaj kantu gentoj,
Ĉar Vi juĝas popolojn juste,
Kaj gentojn sur la tero Vi regas.
Sela.
Danku Vin popoloj, ho Dio,
Danku Vin ĉiuj popoloj.
La tero donis sian frukton;
Benos nin Dio, nia Dio.
Benos nin Dio;
Kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero.