75
Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Psalmo de Asaf. Kanto.
Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin;
Proksima estas Via nomo;
Oni rakontas Viajn miraklojn.
Kiam Mi elektos tempon,
Mi faros justan juĝon.
Tremas la tero kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj;
Mi fortikigis ĝiajn kolonojn.
Sela.
Mi diras al la fanfaronuloj: Ne fanfaronu;
Kaj al la malvirtuloj: Ne levu kornon;
Ne levu supren vian kornon,
Ne parolu kun nefleksebla kolo;
Ĉar ne de oriento kaj ne de okcidento
Kaj ne de la dezerto venas alteco.
Nur Dio estas juĝanto;
Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas.
Ĉar la pokalo estas en la mano de la Eternulo,
Kaj la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, kaj Li verŝas el ĝi;
Sed nur ĝian feĉon elsuĉos kaj trinkos ĉiuj malvirtuloj de la tero.
Kaj mi eterne predikos,
Mi kantos al la Dio de Jakob.
10 Kaj ĉiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos;
Altiĝos la kornoj de virtulo.