77
Al la ĥorestro. Por Jedutun. Psalmo de Asaf.
Mia voĉo iras al Dio, kaj mi krias;
Mia voĉo iras al Dio, ke Li aŭskultu min.
En la tago de mia suferado mi serĉas mian Sinjoron;
En la nokto mia mano estas etendita kaj ne malleviĝas;
Mia animo ne volas konsoliĝi.
Mi rememoras Dion, kaj mi ĝemas;
Mi meditas, kaj mia spirito malĝojas.
Sela.
Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj;
Mi estas frapita, mi ne povas paroli.
Mi meditas pri la tagoj antikvaj,
Pri la jaroj antaŭlonge pasintaj.
Mi rememoras en la nokto mian kanton;
Mi parolas kun mia koro,
Kaj mia spirito esploras.
Ĉu por eterne mia Sinjoro forpuŝis?
Kaj ĉu Li ne plu favoros?
Ĉu por eterne ĉesiĝis Lia boneco?
Ĉu Lia promeso ne plenumiĝos por ĉiuj generacioj?
Ĉu Dio forgesis indulgi?
Ĉu Li fermis en kolero Sian favorkorecon?
Sela.
10 Kaj mi diris: Tio estas mia aflikto,
Ke aliiĝis la dekstra mano de la Plejaltulo.
11 Mi rememoros la farojn de la Eternulo;
Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn.
12 Mi meditos pri ĉiuj Viaj faroj,
Kaj pri Viaj agoj mi parolos.
13 Ho Dio, en sankteco estas Via vojo;
Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio?
14 Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn;
Vi montris Vian forton inter la popoloj.
15 Vi liberigis per Via brako Vian popolon,
La filojn de Jakob kaj Jozef.
Sela.
16 Vidis Vin akvoj, ho Dio,
Vidis Vin akvoj, kaj ili ektremis,
Kaj abismoj skuiĝis.
17 Nubegoj verŝis akvon,
La ĉielo eligis bruon,
Kaj Viaj sagoj ekflugis.
18 La voĉo de Via tondro estis en la turnovento,
Fulmoj lumigis la mondon;
Tremis kaj ŝanceliĝis la tero.
19 Sur la maro estis Via vojo,
Kaj Via irejo sur grandaj akvoj,
Sed Viaj paŝosignoj ne estis videblaj.
20 Vi kondukis Vian popolon kiel ŝafojn,
Per la mano de Moseo kaj Aaron.