99
La Eternulo reĝas, tremas la popoloj;
Li sidas sur keruboj, ŝanceliĝas la tero.
La Eternulo estas granda en Cion,
Kaj Li estas alte super ĉiuj popoloj.
Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon:
Li estas sankta.
Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon,
Vi fortikigis en praveco;
Juĝon kaj justecon en Jakob Vi aranĝis.
Altigu la Eternulon, nian Dion,
Kaj kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj:
Li estas sankta.
Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj,
Kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon;
Ili vokis al la Eternulo, kaj Li ilin aŭskultis.
El nuba kolono Li parolis al ili;
Ili observis Liajn regulojn, kaj la leĝon, kiun Li donis al ili.
Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin aŭskultis;
Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam venĝanto por iliaj faroj.
Altigu la Eternulon, nian Dion,
Kaj kliniĝu antaŭ Lia sankta monto;
Ĉar sankta estas la Eternulo, nia Dio.