15
Psalmo de David.
Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo?
Kiu povas loĝi sur Via sankta monto?
Tiu, kiu vivas honeste, agas juste,
Kaj parolas veron el sia koro;
Kiu ne kalumnias per sia lango,
Ne faras malbonon al sia kunulo,
Kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon;
Kiu abomenas malnoblulon
Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo,
Kiu faris ĵuron malprofite por si kaj ĝin ne rompas;
Kiu sian monon ne donas procentege,
Kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas.
Kiu tiel agas, tiu neniam falos.