16
Verko de David.
Gardu min, ho Dio, ĉar mi rifuĝas ĉe Vi.
Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro;
Mi ne havas alian bonon krom Vi.
Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero,
Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.
Multiĝos la malĝojoj de tiuj, kiuj sekvis alian;
Mi ne verŝos iliajn sangajn verŝoferojn
Kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon.
La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko;
Vi subtenas mian sorton.
Loto agrabla trafis min,
Ĉarma estas mia heredo.
Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min;
Eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.
Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi;
Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos.
Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo;
Eĉ mia karno ripozas senzorge.
10 Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol;
Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
11 Vi konigos al mi la vojon de la vivo;
Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi,
Ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.